Theodor Zincke | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana apotekisto kaj kemiisto, konata pro la "Reakcio de Zincke" kaj profesoro en la Universitato de Marburgo inter 1875 kaj 1913.
| |||||
Persona informo | |||||
Theodor Zincke | |||||
Naskiĝo | 19-a de majo 1843 en Uelzen, Germana Imperio | ||||
Morto | 17-a de marto 1928 en Marburgo, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Marburgo Universitato de Bonno Universitato de Göttingen Teknika Universitato de Clausthal | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Aktiva en | Marburg vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Friedrich Wöhler • Otto Hahn vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ernst Carl Theodor ZINCKE [cinke] (1843-1928) estis germana apotekisto kaj kemiisto, konata pro la "Reakcio de Zincke" kaj profesoro en la Universitato de Marburgo. En 1868, li diplomiĝis kiel Doktoro pri Filozofio en la Universitato de Göttingen, kaj en 1873 li iĝis asocia profesoro en Bonno.
En 1875 li estis indikita kiel profesoro en Marburgo kaj publikigis en pluraj branĉoj de la organika kemio. Li ankaŭ estis akademia konsilisto de Otto Hahn kaj profesoro de Kurt Heinrich Meyer (1883-1952)[1]. Li unue uzis kupran aŭ zinkan pulvoron en kondensiĝaj reakcioj de aromataj substancoj kaj elmontris, kune kun Kekuleo, ke la tiam konata "kloroaceteno" (C2H3Cl) estis miksaĵo da aldehido, paraldehido kaj karbonila klorido.
Kune kun Rudolph Fittig (1835-1910) li elmontris la korektan formulon de la antrakinono kaj malkovris la nitroanilinon. Li same konstatis la ekziston de tio kio pli malfrue estis konata kiel taŭtomerio, dirante ke la acetoacetata estero kaj aliaj kombinaĵoj povus havi malsamajn strukturajn formulojn. Zincke klarigis la formadon de kloroformo en la agado de la natria hipoklorito sur alkoholo per intera formado de acetaldehido kaj "trikloro-etanalo", ankaŭ konata kiel "kloralo".